La ĉefa enhavo de la paĝo.

Karolina Krot: Hundo en tulipoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

malfermo: la 14-an de junio 2024, inter 18h00 kaj 20h00

La ekspozicio „Hundo en tulipoj” estis kreita kun penso pri infanoj scivolaj pri la mondo – la vera kaj la elpensita. Pri infanoj, kiuj scias, ke inter la versoj kaŝas sin sekretoj. Pri infanoj, kiuj scipovas rimarki la formon de hunda silueto en senzorge plankenĵetita saltoŝnuro. Pri infanoj, kiuj pretas elpensi novajn literojn ankoraŭ ne troviĝantajn en la alfabeto. Pri infanoj kiel mi. Ĉar ja ankaŭ por mi (aŭ foje eĉ pri mi) mia panjo, Małgorzata Sochoń, verkis jenajn ilustritajn poemojn.