La ĉefa enhavo de la paĝo.

Portempaj ekspozicioj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Artykuły

Jakub Jaroszewicz: Bjalistokaj metiistoj

Iru al - Jakub Jaroszewicz: Bjalistokaj metiistoj

En Bjalistoko iam arde funkciis metala, teksa kaj ledaj metioj. Granda parto de etaj metiejoj travivis la tempo-elprovon kaj kutime troviĝas en la sama loko, kie estis antaŭ dek kelkaj jaroj. La laborejoj, kaŝitaj funde de la stratetoj, povas esti nerimarkeblaj, sed kiam ni eniras, ili scivoligas per la etoso de la pasinta epoko. Oni povas senti, ke la posedantojn karakterizas ne nur la pasio al la farata laboro, sed ankaŭ mistera ligo kun la loko kaj la ilaro. Ĉiu el ili havas rakontindan historion.

 

25a de novembro 2022 - 8a de januaro 2023
Legu pli o: Jakub Jaroszewicz: Bjalistokaj metiistoj

Iam ĉi tie ne staris domegoj…

Iru al - Iam ĉi tie ne staris domegoj…

„Białostoczek estis bona vilaĝo. Abundis manĝo kaj trinkaĵo”.

17a de septembro - 30a de novembro 2022
Legu pli o: Iam ĉi tie ne staris domegoj…

Anna Kłosek: Tie estis la landlimo

Iru al - Anna Kłosek: Tie estis la landlimo

La fotografia ekspozicio de Anna Kłosek estas vojaĝo laŭ la iama pola-sovetia landlimo, kiu ekzistis ĝis la atako de Sovetio al Pollando la 17-an de septembro 1939. Ĝi estas rakonto pri la malnova pola landlimo en la nova ukraina ŝtato. La vojo kondukis la fotistinon al etaj vilaĝoj kaj urbetoj de hodiaŭa Ukrainio.

26a de aŭgusto - 6a de novembro 2022
Legu pli o: Anna Kłosek: Tie estis la landlimo

Marcin Pawlukiewicz: Kiel en la familio. Pri familiaj ĝardenoj kaj ĝardenistoj

Iru al - Marcin Pawlukiewicz: Kiel en la familio. Pri familiaj ĝardenoj kaj ĝardenistoj

Marcin Pawlukiewicz ekipita per fotilo kaj sentema socia okulo komencis atente pririgardi familiajn ĝardenojn kaj iliajn posedantojn antaŭ ol tio iĝis moda. La aŭtoro esploras la spacojn de familiaj ĝardenoj en Sejny kaj prezentas interesajn interplektiĝojn de naturo kaj kulturo.

12a de aŭgusto - 30a de oktobro 2022
Legu pli o: Marcin Pawlukiewicz: Kiel en la familio. Pri familiaj ĝardenoj kaj ĝardenistoj

Elżbieta Grozdew: ilustraĵoj

Iru al - Elżbieta Grozdew: ilustraĵoj

Lumoplenaj, gajaj ilustraĵoj de Elżbieta Grozdew portas nin en la mondon de senzorga infaneco, teksita per rememoroj, imagpovo kaj revoj. En tiu mondo ĉiuj floro kaj arbo estas aparta historio, tie la apuddoma ĝardeno iĝas arbusta densejo, kaj sub fragujo sin kaŝas mistero… En la ilustraĵoj troviĝas somero, suno, la aero odoras liberon kaj amuzon.

3a de junio - 31a de julio 2022
Legu pli o: Elżbieta Grozdew: ilustraĵoj