La ĉefa enhavo de la paĝo.

Melodio de sonoj kaj rememoroj. Ethistorio de Alicja Szataginowa

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

malfermo: la 9-an de junio 2024, 16h00

Historio de Alicja Szataginowa, fraŭlinnome Wille, estas eksterordinara pro diversaj kialoj. La heroino de nia ekspozicio dediĉis la vivon al instruado de fortepian-ludado, kio certe postulis kaj muzikan talenton, kaj paciencon. Ŝi devenis el riĉa familio de germanaj fabrikistoj, kaj la objekto kunkreita de ŝia patro Hubert Wille – iama fabriko de Becker, hodiaŭ la butikcentro Alfa – ĝis nun estas grava por multaj bjalistokanoj. Plie, la historio de ŝia familio, en kio eblas trovi diversajn naciecojn, kredojn kaj kulturojn, estas aŭtentika pruvo pri la multkultureco de Bjalistoko. La ethistorio de Alicja Szataginowa certe ne estas tipa ekzemplo de bjalistoka biografio, kaj do danke al tio ĝi povas esti interesa por ĉiu el ni.