Główna treść strony.

Nacia Legado en Esperanto: „Avoj”

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

Okaze de la ĉi-jara evento „Nacia Legado”, ni invitas vin al legado de „AVOJ” de Adam Mickiewicz - en Esperanto!

Nacia Legado en Esperanto: „Avoj”

La 5-an de septembro 2026, je la 15:00-a horo
Centro Ludoviko Zamenhof (Bjalistoka Kulturcentro), strato Warszawska 19, Bjalistoko
Eniro senpaga

La verko elektita por la 15-a Nacia Legado estas AVOJ de Adam Mickiewicz.

AVOJ  estas ciklo de romantikaj dramoj (Partoj: 2, 3 kaj 4, kaj fragmentoj de la Parto 1), kiuj konsistigas la plej signifan verkoserion de la pola romantikismo. Ĝi ligas en si motivojn de la pagana rito por la mortintoj kun la elementoj de fantasto, la problemaro de   malfeliĉa amo, kaj motivojn de la nacia martireco kaj mesiismo.

Tuta Pollando legos fragmentojn de tiu dramo en la pola, kaj ni en Bjalistoko legos ĝin en Esperanto. Tio okazas dank’ al la krakova poetino Lidia Ligęza, kiu tradukis tiun majstroverkon.

Membroj de Bjalistoka  Esperanto-Societo, per arta legado, prezentos fragmentojn de la dramo en Esperanto.

Samtempe kun la teksto legata en Esperanto, la publiko vidos surekrane la polan tekston. Ni rememorigos ankaŭ faktojn el la vivo de Adam Mickiewicz. La partoprenantoj de la Nacia Legado en Esperanto povos aĉeti ekzempleron de la noveldonita libro, redaktita de Tomasz Chmielik. Indas kunporti sian propran ekzempleron de „Dziady” el la  hejmo kaj ni surloke stampos ĝin per la porokaza, memoriga stampilo.

La evento okazas sub la honora aŭspicio de la Prezidento de la Respubliko Pollando.
La kunorganizantoj estas: La Bjalistoka Kulturcentro, La Podlaĥia Łukasz Górnicki Biblioteko - Filio n-ro 14 – Esperanto-Libraro kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.

Galeria

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2018

    Nacia Legado en Esperanto 2018

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2019

    Nacia Legado en Esperanto 2019

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2020

    Nacia Legado en Esperanto 2020

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2021

    Nacia Legado en Esperanto 2021

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2022

    Nacia Legado en Esperanto 2022

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2023

    Nacia Legado en Esperanto 2023

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2024

    Nacia Legado en Esperanto 2024

  • Powiększ zdjęcie Nacia Legado en Esperanto 2025

    Nacia Legado en Esperanto 2025