La ĉefa enhavo de la paĝo.

CLZ dum la Tagoj de Bjalistoko

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Priskribo de kutimoj el la epoko de Izabela Branicka
metiejoj, prezentoj, vizitoj, fotografia ateliero
21.06.2015 (dimanĉo) je 11.00-17.00
Loko: Branicki-palaco

Aliĝoj al metiejoj kaj prezentoj: tel. 85 67 67 367, danilewicz@centrumzamenhofa.pl
Nombro de la lokoj estas limigita
Senpaga eniro

La Centro Ludoviko Zamenhof kaj Muzeo de Historio de Medicino kaj Farmacio en UMB okaze de la Tagoj de Bjalistoko invitas al… Palaco! En la nobelfamilia sidejo de Branicki ni preparis por vi multajn allogaĵojn, kiuj alproksimigas la epokon, en kiu la dommastrino estis ĉi tie Izabela Branicka. Unuavice ni alrigardos ŝiajn alkovon kaj vestejon. Ni trovos tie robojn, kovrovestojn, perukojn kaj eĉ korteganinojn, kiuj helpos al vi transformiĝi al damoj kaj kavaliroj el la mezo de la 18a jarcento. Stilajn transvestojn oni povos eternigi en fotografia ateliero, la fotojn ni printos surloke. La vestoj, korto, etiketo kaj moroj el tiu tempo estas la temoj de la ĉi-jara programo. Krome tiuj personoj, kiuj vizitos nin tiun tagon, ricevos suvenirajn ventumilojn, kiujn oni povos memstare dekori!

Al ĉiuj okazaĵoj la eniro estas senpaga, sed por metiejoj kaj prezentaĵoj oni devas anticipe registriĝi! Ne atendu do ĝis la lasta momento por aliĝi! Ĉiuj eventoj okazos en Branicki-palaco.

Programo: 

  • 11.00-17.00  Pri novmodaj portretoj - fotosesio
    Dezirantoj povos surmeti vestaĵon kaj perukon el la epoko de Branicki kaj fotiĝi en nia ateliero.
    Atentu! Nombro de la lokoj estas limigita, la partopreneblon decidigos la vico de aliĝoj ĉe la enirejo en la atelieron!

  • 11.00-17.00 Pri suferoj de la korpo kaj pri kuracado de ili
    Vizitado de la palacaj internoj kaj la Muzeo de Medicino kaj Farmacio en UMB kun ĉiĉerono.

  • 11.00 kaj 14.00  Ĉapeloj de damoj modaj
    Metiejo de farado de dekoraj ĉapeloj en franca stilo, praktika historio de vesto kaj etiketo kortaj.
    Gvidos Sylwia Majewska kaj Ewa Bargiel
    Aĝo de la partoprenanto: 8+
    Tempo: 60 min
    Endas aliĝi

  • 12.30 kaj 15.30  Bala gvidlibro por damoj kaj kavaliroj
    Kurso de kortaj dancoj, sinklinoj kaj riverencoj, praktika historio de vesto kaj etiketo kortaj.
    Gvidos Sylwia Majewska kaj Ewa Bargiel
    Aĝo de la partoprenanto: 8+
    Tempo: 60 min
    Endas aliĝi

  • 13.00  Aristokrata eskapo el la realo – teatrigo de la vivo kaj revo pri Arkadio
    Prezento kun uzo de akcesoraĵoj el la epoko.
    Gvidos Anna Nurzyńska
    Tempo: 90 min
    Endas aliĝi

  • 15.00  Reĝisorado de la kormo – edukado de damoj en la 17a kaj 18a jc. kiel aspirado al belego.
    Prezento kun uzo de akcesoraĵoj el la epoko.
    Gvidos Anna Nurzyńska
    Tempo: 90 min
    Endas aliĝi

Anna Nurzyńska

kostumologo, okupiĝas pri historiaj vestoj laŭ antropologia vidpunkto, specialiĝas pri la historio de modo kaj moroj de la 17a kaj 18a jc. Ŝi gvidas faras diversajn prelegojn kaj kursojn, kreas modernajn kaj rekreas historiajn brodaĵojn, kaj kolektas silkajn teksaĵojn el la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj.

Sylwia Majewska

finstudis pedagogion en la Varsovia Universitato. Ŝi fondis kaj gvidas la Ensemblon de Antikvaj Dancoj PAWANILIA. De jaroj ŝi interesiĝas pri modo, precipe tiu malnova. En Varsovio ŝi estras la Kostum-farejon THEATRUM, kie ŝi koncentriĝas pri rekreado de historiaj vestoj.

Ewa Bargiel

finstudis pollingvistikon en la Varsovia Universitato kaj muzikan lernejon en la klaso de violonoj. De kelkaj jaroj ŝi dancas en la Ensemblo de Antikvaj Dancoj PAWANILIA. Ŝi ankaŭ interesiĝas pri historio de vestoj. En libera tempo ŝi kreas puntajn etaĵojn kaj juvelaĵojn el bidoj.

La Tagoj de Bjalistoko okazas sub Honora Protekto de la Urbestro de Bjalistoko

Partneroj: