La ĉefa enhavo de la paĝo.

Esperanto vivas - bjalistokaj rememoroj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/ekspozicio enkadre de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Centro Zamenhof, str. Warszawska 19
Solena malfermo la 9-an de  decembro 2022, 17.00
La ekspozicio funkcios ĝis la 15-a de januaro 2023, de mardo ĝis dimanĉo en la horoj 10.00- 17.00
Dum BZ-T kaj dimanĉe- eniro libera, dum aliaj tagoj - 5 zl

 

Bjalistoko estas la urbo, en kiu naskiĝis la kreinto de Esperanto kaj ĉi tie, en multlingva kaj multkultura spaco naskiĝis la ideo de helplingvo, kiu faciligos interkompreniĝon.

De multaj jaroj bjalistokaj geesperantistoj sekvas la ideon de Ludoviko Zamenhof (1859-1917)  plu lernante Esperanton, kreante E-kulturon, organizante renkontiĝojn kaj aranĝojn, tradukante literaturaĵojn, eldonante librojn, gastigante esperantistojn de malproksimaj landoj. Grava elemento estas ankaŭ  E-vojaĝoj tra la tuta mondo, kaŭzataj de la scivolemo pri la mondo kaj pri la alia homo. Dum ili naskiĝas multjaraj amikecoj.

Ni proponas larĝan ekspozicion, kiu konsistas el pli ol 200 fotoj, kiuj dokumentas ĉiujn supre menciitajn kampojn de la E-vivo. Ni dankas al  ĉiuj personoj, kiuj ebligis al ni montri iliajn fotojn. Iliaj kopioj pliriĉigis  enhavon de Mediateka CLZ, kiu havas specialan parton: “Bjalistokaj Esperantistoj”.

La celo de la ĉi-jara ekspozicio estas montri la E-vivon  de la komencaj jaroj ĝis hodiaŭ. La agado de esperantistoj en Bjalistoko komenciĝis en 1910 j.- tiam okazis la unua provo fondi E-organizaĵon. Kolektiĝis ĉ. 70 adeptoj de la lingvo, inter kiuj estis reprezentantoj de bjalistoka intelektualaro: inĝenieroj, kuracistoj, juristoj. La E-movado aktiviĝis dank' al Jakobo Ŝapiro (1897-1941)- ĵurnalisto, instruisto, disvastiganto de Esperanto. Laŭ lia iniciato en 1919 la strato Zielona ricevis la nomon Zamenhof. Ŝapiro multe kontribuis al la ekesto kaj registro de Bjalistoka Societo “Zamenhof”, kio okazis en 1922. Kiel la unua ĝia prezidanto Ŝapiro laboris kun granda fervoro  ĝis la eksplodo de la dua mondmilito. Valoras mencii ankaŭ la aliajn tiutempajn esperantistojn,  Filip Kuriański kaj Szymon Datner. En la intermilita periodo la Bjalistoka Societo “Zamenhof” havis ĉ. 300 membrojn. Laŭ la nombro de la anoj tio donis la trian lokon en Pollando (post Varsovio kaj Krakovo). Enkadre de la organizaĵo agadis diversaj sekcioj: turisma, ŝaka, historia kaj la plej konata- Drama Rondo, kiu prezentadis  teatraĵojn, muzikajn prezentaĵojn kaj operetojn. Sub la gvido de J. Ŝapiro kun apogo de urbaj aŭtoritatoj bjalistokaj esperantistoj aranĝis tri sukcesajn postkongresojn en 1927, 1931 kaj 1937. Ŝapiro meritis ankaŭ en la eldonlaboro: “Gvidlibro tra Bialystok, la naskurbo de la Majstro” (1923, 1931), “Babiladoj de bonhumora Zamenhofano” (1922, 1924, reeldono 2009), poeziaĵoj de M. L. Kaplan “Akordoj esperantaj” (1922), libreto de la opereto de Feliks Hiller “Ho, tiuj fremduloj” (1923, reeldono 2018).

La urbon vizitadis multaj esperantistoj el la mondo kaj ni havis nek monumenton nek muzeon al Zamenhof. En 1931 oni anoncis la unuan konkurson por la projekto de la monumento. Oni planis starigi ĝin proksime al la parko en Zwierzyniec. Antaŭ la dua mondmilito oni ne sukcesis ĝin realigi. Post la milito  la nombro de la bjalistoka esperantistaro multe malpligrandiĝis. Krome la komunisma reĝimo havis malamikan rilaton al Esperanto. Tial la agado de esperantistoj iom estingiĝis.  En 1956 en Bjalistoko ekestis la filio de Pola E-Asocio. La unua prezidanto iĝis la iama lernanto de J. Ŝapiro- Leon Kłodecki. En 1957 dum la festado de la 40-a datreveno de la morto de Zamenhof sur la blokdomo ĉe la strato Zamenhofa 26 oni instalis la unuan post la milito tabulon dediĉitan al la kreinto de Esperanto. En la sama jaro oni anoncis la novan konkurson por la monumento al Zamenhof. En 1959 dum la UK en Varsovio al Bjalistoko venis ĉ. 500 esperantistoj el 47 landoj por unutaga ekskurso. La prezidanto de UEA prof. Giorgio Canuto solene metis fundamentan ŝtonon por la estonta monumento al Zamenhof, tiufoje sur la skvaro ĉe la strato Malmeda. En la 70-aj jaroj la situacio pliboniĝis, esperantistoj ricevis por sia agado la ejon ĉe la strato Lipowa 14. La tria projekto de la monumento realiĝis finfine la 14-an de aprilo 1973- oni malkovris bronzan buston de L. Zamenhof starigitan sur la granita soklo. En la 80-aj jaroj en Bjalistoko agadis E-rondoj en tri altlernejoj kaj en aliaj lokoj,  inter ili Biazeta Aŭroro. E-rondoj fukciis ankaŭ ekster Bjalistoko- en  Wasilków, Michałowo, Hajnówka. Oni organizadis kursojn de la lingvo gvidataj  i. a. de Leon Kłodecki kaj Maria Grochowska-  la persono unika kun granda kapablo altiri homojn, precipe junajn. En la  jubilea jaro de 100-jariĝo de Esperanto la 14-an de aprilo 1987 oni malkovris la memortabulon sur la muro de lernejo, en kiu lernis Zamenhof, ĉe la strato Warszawska 8. Dum la 72-a UK en Varsovio oni decidis konstruigi Mondan E-Centron en Bjalistoko. En 1988 oni  proklamis Fondumon Zamenhof, kies ĉefa celo  estis konstruigi  la Centron.

En 1988 la novmalfermita Porinfana Klinika Hospitalo  ricevis la nomon de Zamenhof. En la sama jaro oni aranĝis la 1-ajn Bjalistokajn E-Tagojn. En 1989 en Bjalistoko okazis 25-a Pola E-Kongreso. En Białowieża oni aranĝis renkontiĝon de polaj kaj eksterlandaj esperantistoj, dum kiu oni diskutis pri la estonta Monda E-Centro kaj oni iniciatis kunlaboron kun Internacia Akademio de Sciencoj San Marino (ĝi daŭris en la jaroj 1989-1992).

Tiutempe en Pollando ŝanĝiĝis politika sistemo, tio kaŭzis la reagon de la bjalistokaj esperantistoj. En 1990 kelkdeko da ili decidis reaktivigi la Bjalistokan E-Societon, kiu funkciis en la intermilita periodo.

Multjara strebado de la esperantistoj por ricevi la lokon por sia agado finiĝis sukcese.

Lech Rutkowski, prezidento de Bjalistoko, aprile 1992 transdonis al Fondumo Zamenhof  la placon ĉe la strato Piękna 3  kun la bruligita sinagogo. Konstrulaborojn oni finis  en 1995. La nova ejo havis 70 m2.  En la nova loko ricevis la sidejon ankaŭ BES. En la jaroj 1995-1999 estis ĉi-tie ankaŭ sidejo de Centro de la Turisma-Kultura Informejo je la nomo de L. Zamenhof.  Sur la prezentitaj fotoj vi povas vidi la konstruaĵon ĉe la str. Piękna 3, ĝian fasadon antaŭ la rekonstruo kaj la internon post ĝi. Grava iniciato en E-movado estis en 1999 propono de Fondumo Zamenhof   atribui  Medalon de la Toleremo  aljuĝota al esceptaj personoj meritaj por la interkultura dialogo. Ĝis nun la Medalon ricevis la papo Johano Paŭlo II,  prof. Władysław Bartoszewski, Monda Ligo de Skoltoj en Genevo, Jerzy Owsiak, Krzysztof Czyżewski kaj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia el Bona Espero en Brazilo.

Por propagndi Esperanton bjalistokaj esperantistoj donis ideojn por diversaj konkursoj, ekspozicioj kaj agadoj ekz. Bjalistoka Lingvo-Kafejo.

En 2008 sur la muro de la blokdome ĉe la strato Zamenhofa 26 ekestis granda murpentraĵo sur kiu estas montrita i.a. L. Zamenhof. En 2009 sur la muro de la domo, en kiu loĝis J. Ŝapiro, ĉe la str. Lipowa 31/33 aperis nova tabulo. La escepta evento estis organizado de la 94-a UK. La ĉefa persono de la entrepreno estis Elżbieta Karczewska- tiama prezidantino de BES. Apogis ŝin la urbaj aŭtoritatoj kaj multaj volontuloj.Oni kreis tiam Centron Zamenhof, kiu estis  parto de Bjalistoka Kultur-Centro. Ĝi aranĝas multajn renkontojn, ekspoziciojn kaj organizas edukad-laboron, kiu disvastigas Esperanton kaj ĝian kreinton.

En 2010 komencis agadon Esperanto-Libraro, kiu estas filio de la Vojevodia Biblioteko je la nomo de Łukasz Górnicki. Ĝi estas la unua en Pollando biblioteko, kiu kolektas kaj pruntedonas eldonaĵojn en kaj pri Esperanto. De pli ol dudek jaroj estas organizataj Bjalistokaj Zamenhof- Tagoj.  Bjalistokaj esperantistoj multe kontribuas al propagando de pola literaturo en la mondo per tradukado kaj eldonado. Libroj kaj aliaj eldonaĵoj estas aĉeteblaj per la paĝo espero.bialystok.pl.

Kelkaj stratoj en Bjalistoko ricevis la nomojn ligitajn kun Esperanto: Esperantystów (de esperantistoj), Antoniego Grabowskiego (de Antoni Grabowski), Jakuba Szapiro (de Jakobo Ŝapiro).

En 2017 en Bjalistoko okazis 36-a Pola E-Kongreso kaj  Tutpollanda Popular-Scienca Konferenco “Esperanto. Lingvo- Ideo- Kreinto”. En 2018 sur la blokdomo ĉe la str. Broniewskiego 23 aperis granda murpentraĵo “Liberecon por la Mondo”. En 2019 oni malkovris novan monumenton de juna Zamenhof (proksime al la urbodomo kaj al la strato Zamenhofa).

Nia ekspozicio montras amason da agadoj, kiuj celis disvastigon kaj uzon de Esperanto. Rigardu la fotojn per favoraj okuloj. La fotoj ofte ne estas bonkvalitaj sed ilia valoro estas la fakto, ke  ili montras  la homojn  ligitajn per Esperanto. La fotoj vivigas rememorojn, sed tio ne estas tempo haltita, ĉar Esperanto plu vivas kaj ĉiam kaptas novajn adeptojn. Vivu ESPERANTO!

 

teksto: Katarzyna Lewończuk-Barańczuk BOK/CLZ
traduko: Grażyna Barszczewska-Banel