La ĉefa enhavo de la paĝo.

Paweł Wyborski – pentraĵoj: Metafizikaj pejzaĝoj. Serĉante la pralumon

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

malfermo: la 23-an de junio 2023, 18h00
la ekspozicio viziteblos ĝis la 13-a de aŭgusto 2023

La pentrado de Paweł Wyborski estas multjara serĉado de tio, kio estas konstanta kaj neŝanĝiĝema. Li esploras la esencon de spaco, kiu ekzistas ekster la ordo de dekoro kaj difinas la fenomenon de loko. Ne la motivoj kaj enhavo, kiuj aperas en la vida tavolo de la pentroarto, sed precipe la maniero prezenti kaj aranĝi decidigas, ke la artisto referencas al la tradicio de ikonoj.

Paweł Wyborski
Pentristo kaj sociologo de kulturo. De dudek kvin jaroj li verkas oleajn pentraĵojn inspiratajn de la estetiko de ikonoj. Li realigis sepdek individuajn ekspoziciojn en Pollando kaj eksterlande (en Usono, Nederlando kaj Belgio). Li partoprenis kelkdek kolektivajn ekspoziciojn (en Britio, Danio, Belgio, Francio, Usono, Italio, Hispanio, Ukrainio, Kazaĥio kaj Pollando). Plurfoje li gajnis kultur-stipendion de la urbo Gdansko kaj kultur-stipendion de la urbestro de Starogard Gdański. En 2020 li atingis la finalon de la konkursa ekspozicio „Beyond the Frame” en londona Orleans House Gallery. Wyborski partoprenis en internaciaj pentro-projektoj dediĉitaj al la moderna ikono: Nowa Ikona (Nova Ikono) kaj Internacia Kurso de Ikonopentristoj en Nowica. Li ricevis premiojn por la artista agado. Liaj verkoj konsistigas publikajn kolektojn (internacie la Galerion de Moderna Pentrado en la Muzeo p. d-ro Łęga en Grudziądz, Orleans House Gallery en Londono, Art-Galerio de Płock, Galerio de Moderna Arto en Ostrów Wielkopolski kaj Kulturcentro de Świdnik), sed ankaŭ en privataj kolektoj en Pollando kaj aliaj landoj.

Li ekamis Podlaĥion kaj vizitadas ĝin de dudek jaroj.