La ĉefa enhavo de la paĝo.

Joanna Sidorowicz: „Ĥasidoj”

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

foto-ekspozicio
de la 30-a de novembro 2023 ĝis la 11-a de februaro 2024

„Ĥasidoj” estas rakonto pri pilgrimadoj de ĥasidoj al la lokoj, en kiu oni entombigis iliajn praulojn kaj cadikojn, al la lokoj de iliaj radikoj. En 2009, konvinkita de amiko el Częstochowa, unuafoje mi vojaĝis al Lelów por jorcajt – la mortodatreveno de la cadiko David Biederman. La ĥasidoj kredas, ke en tiu tago la cadiko malsupreniras el la ĉielo kaj portas al H-ŝem iliajn petojn pri helpo je la sano, idoj, komerca prospero ktp. Siajn petojn ili faras en la formo de folietoj (kvitele). Kelkajn jarojn poste mi veturis al jorcajt de la cadiko Elimeleĥ al Leżajsk, kaj tien mi revenadis plurajn fojojn. Mi ankaŭ vizitadis jorcajtojn en Częstochowa, Radomsko, Nowy Sącz kaj Dynów. Mi havis la ŝancon observi la ĥasidan monton en Jerusalemo, i.a. en la kvartalo Mea-Ŝearim. Mi planas ĉeesti jorcajtojn de cadikoj en Galicio.

La vorto „ĥasida” venas de la vorto „ĥasidim”, kiu signifas piajn, diotimajn, ĉastajn lernantojn de cadikoj. Ĥasidismo estas religia movado kun mistika trajto, kiu naskiĝis opone al la rigidiĝinta judismo (mitnagdim) rabena. Ĝi kreiĝis inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj en Podolio, tiama tereno de orienta Respubliko de Ambaŭ Nacioj. En tiu epoko la interesiĝo pri mistiko kaj lernado de kabalo estis tre granda.

La ĥasidoj adoras la Dion per dancado kaj kantado, kaj per preĝoj gvidantaj al la stato de gaja jubilo. Ilia gvidanto estas cadiko (pia, justa), karisma estro ankaŭ nomata rebe. Cadiko estas la modelo de pieco, humileco kaj justeco. Oni honoras lin ankaŭ pro la atribuata kapablo fari miraklojn.

La unua cadiko estis Jisrael ben Eliezer konata kiel Baal Ŝem Tov. Li naskiĝis ĉ. la jaro 1700 en Okopy Świętej Trójcy, mortis en 1760 en Międzybóż. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj la ĥasidaj dinastioj loĝis en Galicio, la Pola Reĝlando, Podolio, Volinio, Hungario, Rumanio kaj Litovio. Tre forta centro estis Ĉernobilo.

Dum la unua mondmilito multaj ĥasidoj elmigris al Usono, Palestino kaj okcidenta Eŭropo. Ĥasidismo funkciis en la Dua Pola Respubliko nur ĝis la dua mondmilito. Rezulte de Holokaŭsto ĝi fakte malaperis en centr-orienta Eŭropo. Post la milito ĝi evoluis kaj evoluas en Usono, okcidenta Eŭropo kaj Israelo atingante la simbolan rangon de ortodoksismo.

Dum jaroj mi observis, spertis kaj dokumentis solenaĵojn kiaj estas jorcajtoj. Mi kolektis multajn fotojn pri la temo kaj konstatis, ke valoras prezenti al vasta publiko la ĥasidajn kutimojn, ilian eksterordinarecon. Mi havas la impreson, ke kiel socio ni scias malmulte pri kulturoj kaj homoj, kiuj loĝis sur la tereno de iama orienta Respubliko. Mi opinias, ke valoras tion ŝanĝi. Mia ekspozicio (sub ĉi tiu kaj aliaj titoloj) pri la ĥasida komunumo ĝis nun vizitis Radomsko, Lelów, Częstochowa, Zamość, Tarnów, Leżajsk, Zielona Góra, Vroclavon, Nowy Sącz, Starachowice, Chmielnik, Gliwice, Lublinon, Lodzon, Łomża, Krakovon, Janów Lubelski, Lubaczów, Orla, Dobczyce, Katowice, Szczekociny, Wieluń, Siemiatycze. Nun la ekspozicio estas prezentata en Bjalistoko. Konsistigas ĝin fotoj el Lelów, Leżajsk, Częstochowa, Radomsko, Nowy Sącz kaj Tarnów.

En Lelów estis entombigita la cadiko David Biderman (1746–1814).

En Leżajsk – la cadiko Elimeleĥ Weissblum (nask. en Tykocin en 1717 roku, mortis en Leżajsk en 1787).

En Częstochowa estas entombigita la cadiko Pinĥas Menaĥem Justman el Pilica (1848–1920).

En Radomsko oni entombigis kelkajn cadikojn el la familio Rabinowicz: la cadikon Salomon Rabinowicz, la cadikon Cvi Meir Rabinowicz, la cadikon Abraham Isaĥor Dav Rabinowicz, la cadikon Ezeĥid Rabinowicz, la cadikon Moseo Elimeleĥ Rabinowicz, la cadikon Ŝlomo ha-Kohen Rabinowicz.

En Nowy Sącz oni entombigis la cadikon Ĥaim Halberstam kaj la cadikon Icĥak Towie.

En Tarnów ripozas la cadiko Ĥaim Eliezer Unger, la cadiko Jeĥiel Horowic, la cadiko Arie Lejb, la cadiko Menaĥem Mendel Leser el Strzyżów, Sowa Smoĥos.

Joanna Sidorowicz, 2023

Galerio

  • Pligrandigu la foton afiŝo

    afiŝo