La ĉefa enhavo de la paĝo.

24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
kiuj okazos de la 14-a ĝis la 17-a de decembro 2023

Akceptejo – la 15-an de dec. ekde 17.00 kaj la 16-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.
La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. La eventoj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.
La eventon en CLZ (supra salono) akompanos la foto-ekspozicio „Ĥasidoj” de Joanna Sidorowicz.

Aliĝilo
Aliĝu per ĉi tiu formularo

Programo

Ĵaŭdo, la 14-a de decembro

  • 17:00, CLZ, supra salono. Prezento de la libro "Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto" de Szymon Datner en la pola kaj Esperanto-traduko. Renkontiĝo kun Helena Datner, filino de la aŭtoro.

Vendredo, la 15-a de decembro

  • 14:00–14:30, placo Paweł Adamowicz. Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 164-a naskiĝdatreveno
  • 14:30–16:00, Miejsce / The Place / La Loko, str. Malmeda 6. Vizito en la centro de juda kulturo; prezento pri la historio de bjalistokaj judoj
  • 17:00, CLZ, supra salono. Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso "Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi?", enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 13 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso. Kvizo pri lingvoj de la mondo
  • 20:00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 16-a de decembro

  • 9:00–10:45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5. Kurso pri dekorado de teksitaj sakoj per bildoj de birdoj kaj tekstoj
  • 11:00–13:00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
    Nina Pietuchowska: "Lingvo de koloroj kaj floroj"
    Jolanta Chrustowicz: "Se Lennon renkontus Zamenhofon (kion komunan ili havis krom… okulvitrojn)"
    Laura Brazzabeni: "ILEI kaj la 57-a ILEI-kongreso en Brazilo"
    Świętosław Fortuna: "Prezento de la venontjara 41-a Pola Kongreso de Esperanto en Kalisz"
  • 13:00, CLZ, malsupra salono 105. Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 14:00–14:45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2. Katolika meso en Esperanto
    — paralele en CLZ: Mariola Pytel: Enkonduka kurseto de la pola lingvo
  • 15:15–16:30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj.
    Neven Mrzleĉki: "Tradukado de poezio en Esperanton"
    Viviana Isernia: "Naturo kaj Esperanto, du universalaj lingvoj – spertoj el Italio"
  • 16:30–17:00 CLZ, supra salono. Koncerto de Frey-Lech Band kaj Ukulele Senior Group
  • 17:00, CLZ, supra salono. Prezento pri Esperanto-literaturo
  • 18:00, CLZ, supra salono. Koncerto de Neven Mrzleĉki – Kroataj kaj internaciaj kantoj kaj memverkoj en Esperanto
  • 19:00, CLZ, malsupra ĉambro 105. Naskiĝtaga kuko de Ludoviko kun ŝaŭmvino por la jubileuloj
  • 20:00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3. Amika rondo kun vespermanĝeto

Dimanĉo, la 17-a de decembro

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

Eksteraj ligiloj

La 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko. La literatura konkurso "Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi?" estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.
Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. Partnero de la evento estas la urbo Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi

 

Galerio

  • Pligrandigu la foton afiŝo

    afiŝo

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Pligrandigu la foton 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

    24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj