Mi faros fotojn pri detruado de domoj, konstruado de apartamentaroj. Ethistorio de Cezary Maksimowicz el la kvartalo Białostoczek
5-a de aprilo - 2-a de junio 2024
La ekspozicio inaŭguras nian serion „Galerio de ethistorio”, en kiu ni koncentriĝos pri ŝajne negravaj historioj, kiuj ofte evidentiĝas la plej gravaj. Historioj, kiuj rakontas pri nia urbo, najbaroj, pri ni mem. La fotografia dokumentado, pri kiu en la 1980-aj jaroj ekokupiĝis Cezary Maksimowicz, estas ĝuste tia ethistorio en la vivo de la aŭtoro, de la kvartalo Białostoczek kaj de Bjalistoko