La ĉefa enhavo de la paĝo.

Anna Serafińska

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Oni devas revi, aŭ Ĵazo en CLZ
03.07.2015 (vendredo) je 20.00
bileto: 25 zl en antaŭmendo /35 zl en la tago de la koncerto

Elekto de kantoj prezentataj dum la koncerto estos tre riĉa. Dum tiu julia vespero sur la teraso de CLZ aŭdiĝos tekstoj de Agnieszka Osiecka kaj Jonasz Kofta, i.a. Okularnicy (Okulvitruloj), Żeby nie być idiotą (Por ne esti idioto), Trzeba marzyć… (Oni devas revi…), kaj kelkaj ĵazaj klasikaĵoj, ekz. Callin you, Route 66, ĉio en unikaj aranĝoj kaj bonega efektivigo de Anna Serafińska. La artistino estas en la pola ĵaza medio de pli ol 15 jaroj kaj plu ŝokas per novaj interpretoj. Ŝi okupiĝas pri ĉiuj nuancoj de ĵaza voĉigado kaj ĝiaj parencaĵoj – de konataĵoj en ties norma sonado ĝis modernaj muzikaj formoj. En CLZ ŝi prezentiĝos kun akompanaĵo de Rafał Wojciech Stępień. Kroma allogaĵo estas la loko mem – la teraso de CLZ, oazo de muziko en la urbocentro.

Anna Serafińska

finstudis la Fakultaton de Ĵazo kaj Distra Muziko en la Muzika Altlernejo en Katowice, de oktobro 1997 asistantino, poste adjunkto (doktoriĝo pri distra kantado en 2004) en la klaso de kantado en tiu fakultato. Ŝi estas laŭreatino de diversaj premioj, krompremioj kaj stipendioj, inter alie premio en la Internaciaj Renkontiĝoj de Ĵazaj Kantistoj Zamość ’94. Printempe de 2000 legantoj de Jazz Forum nomumis ŝin per la titolo Nova Espero de Pola Ĵazo en la jaro 1999. En 2004 ŝi ricevis la unuan premion kaj la premion de la publiko en la internacia konkurso de ĵazaj voĉkantistoj kadre de Montreux Jazz Festival, en julio 2006 ŝi ricevis la titolon Lady Summertime (Grand Prix kaj la premion de la publiko) dum la internacia konkurso de ĵazaj voĉkantistoj en Hämeenlinna (Finnlando). En sia laborakiro ŝi havas kvin solfaritajn diskojn: „Nieobecni” (Neĉeestintoj), „Melodies”, „Ciepło zimno” (Varme malvarme), „Gadu Gadu”, „Groove Machine“.

Redakcia kunlaboro:
Amasinformiloj: