La ĉefa enhavo de la paĝo.

Trash Drugs And Male Bonding - Karol Grygoruk

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/Karol Grygoruk
ekspozicio el la serio Wyjechani
malfermo: 08.05.2015 (vendredo) je 18.00 - 20.00
la ekspozicio estos malferma ĝis 14.06.2015

Trash Drugs And Male Bonding
La ekspozicio prezentas elektitajn verkojn de Karol Grygoruk faritajn dum la lastaj dek jaroj. Modernaj fotoj miksiĝas kun arkivaj fotoj, samkiel analogaj teknikoj kun ciferecaj. Transformataj, kopiataj kaj detruataj, per sia temo ili koncentriĝas je la moderna estetiko de eraro. Malperfekteco de ofte analoga kaj momentfota bildo en la epoko de hiperreala cifereca fotado de plurmilionaj rastrumeroj, koncentriĝas je la ideo de aŭtenteco. Intimaj fotoj de amikoj kaj familianoj per grandformataj printaĵoj, fotokopiitaj kolaĝoj kovritaj per farbo kaj feltskribaĵoj, rememorigas per sia formo stratan afiŝon kaj plenumas siaspecan informan funkcion miksante la privatan zonon kun la publika informado. Popkulturaj kaj kontraŭkulturaj kuntekstoj fortaj en la verkoj de Grygoruk, fasciniĝo pri strata kaj rultabula fotoartoj, transportas nin rekte en la personan mondon de la aŭtoro malkovrante antaŭ ni liajn inspirojn, spertojn kaj personan vivon.

Karol Grygoruk
'85 naskita en Varsovio, edukita en bjalistoka blokdomo. Finstudinto de la Instituto de Aplikataj Sociaj Sciencoj de UW kaj Instituto de Krea Fotoarto en Opavo. Ligita kun la agentejo ShootMe. Li instruas en la Fota Altlernejo en Varsovio. Li fotis inter alie por Levis, Dickies, Vans, Manto, Prosto, Sinsay, Nike, SonyBMG, RedBull, 4F kaj revuoj kiel I-D, Vice, Kmag, Harper's Bazaar, Viva, Elle. Li ŝatas hundojn. Li ne ŝatas kiam futbalistoj ŝajnigas faŭlojn. Li entute ne ŝatas futbalon.

Wyjechani
Serio de ekspozicioj prezentantaj personecojn de junaj artistoj devenantaj de Bjalistoko, kiuj forveturis al artaj studoj ekster sian familian urbon. Ekde 2012 siajn ekspoziciojn havis inter alie Paweł Iwaniuk, Adam Romuald Kłodecki, Rafał Siderski, Patryk Chwastek, Robert Szczebiot kaj Paweł Naumowicz.

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo