Kadre de la akcio ”Somero 2026” ni invitas vin al la
solena malkovro de la renovigita tomboŝtono (macevo) omaĝe ala Sora (Sara) Zamenhof
La 2-an de aŭgusto 2026, je la 10-a horo
La Juda Tombejo ĉe la strato Wschodnia
partopreno senpaga
Samtage okazos ankaŭ la oficiala malkovro de la nova murego kaj pordegoj de la tombejo.
La murego estis rekonstruita dank’ al financado de la Urbo Bjalistoku, kaj la tombejajn pordegojn financis la Fondaĵo de la Familio Nissenbaum (nissenbaum.pl).
![]()
Samtagaj eventoj:
11:00 – ĉiĉerona gvidado tra la juda tombejo kun d-rino Heidi M. Szpek
15:00 – Pri kio parolas macevoj? Aboco de la hebreaj tomboŝtonaj surskriboj, la ekzercado gvidata de Krzysztof Bielawski (necesas aliĝi) [pli multe]
![]()
En Bjalistoko restas malmultaj spuroj de la restado de la familio Zamenhof. Des pli valoras la retrovo de parte difektita kaj nelegebla surskribo sur la tomboŝtono de la reprezentantino de la familio, de unu el la plej rekonataj tutmonde bjalistokano – Ludoviko Lazaro Zamenhof.
La fragmentoj de la tomboŝtono de Sora, el la familio Wiernicka, Zamenhof estis retrovitaj en la juda tombejo ĉe la strato Wschodnia, dum la jaroj: 2005–2013.
En 2024, laŭ la mendo de Bialystok Cemetery Restoration Fund (Bjalistoka Tombeja Renoviga Fondaĵo) kreita estis la renoviga programo, kiun oni komencis en 2026, kun la Bjalistoka Kulturcentro.
La informoj pri Sora Zamenhof tre modestas. Oni ne konas la datojn de ŝiaj naskiĝo, nek la morto. Oni scias, ke Sora (Sara) Ickovna Wiernicka proksimume de la jaro 1857 estis edzino de Josel Volf Zamenhof (naskita proksimume en 1830), kiu estis frato de Mordechaj (Marko) Zamenhof (1837-1907), la patro de Lazaro (Ludoviko) Zamenhof (1859-1917). Sora Zamenhof estis patrino de sep infanoj: Chajka, Lejzer, Fabian, Jankiel, Rebeka, Frejda kaj Salomon.
La aŭtoro de la renovigaj laboroj estis artisto kaj artkonservisto Bartosz Markowski.
![]()
D-rino Heidi M. Szpek – vicprezidantino, tradukistino kaj historiistino en Bialystok Cemetery Restoration Fund (BCRF). Kun la Fondaĵo ŝi kunlaboras ekde la jaro 2016. De la jaro 2004 d-rino Szpek vizitadas Bjalistokon kaj aliajn lokojn en Pollando, esplorante i.a. la hebreajn tombosurskribojn en la juda tombejo ĉe la strato Wschodnia (Bagnówka) kaj en la tuta regiono. Ŝi estas emerita profesorino kaj eksa estrino de la Fako pri Filozofio kaj Religiscienco en Central Washington University en la ŝtato Washington (USA). Ŝiaj verkoj, kiuj koncernas t.n. Bagnówka-tombejon troveblas en: https://www.jewishepitaphs.org/publications/
Krzysztof Bielawski – esploranto de la judaj tombejoj, doktoriĝanto en la Historia Fakultato de la Varsovia Universitato, laboranta en la Fondaĵo de la Protektado de la Juda Heredaĵo, la aŭtoro i.a. de la libro Zagłada cmentarzy żydowskich (La detruo de judaj tombejoj).
Bialystok Cemetery Restoration Fund (BCRF) – usona bonfara organizaĵo, kunfondita en la jaro 2016 de Amy kaj Josh Degen kaj de iliaj amikoj el Boston: Paul kaj Howi Flagler. La prapatroj de Amy Halpern Degen devenis el Bjalistoko kaj pereis dum Holokaŭsto. Dum la jaroj: 2020-2022 la estraron de BCRF eniris d-rino Heidi Szpek kaj d-ro Andrzej Rusewicz, plenumanta funkcion de BCRF-reprezentanto en Bjalistoko. Ĉiujure la renovigajn laborojn partoprenas volontuloj el: Usono, Israelo, Germanio kaj Kanado kaj engaĝitaj volontuloj el Bjalistoko kaj el aliaj partoj de Pollando, kies laborojn kunordigas la estraro de BCRF. Ekde 2016 roku la organizaĵo BCRF remalkovris pli ol 3500 tomboŝtonojn, kaj la tradukistoj de la fondaĵo pruvis la informojn, trovitajn sur pli 5000 tombotabuloj. La renovigaj atingoj de BCRF estis eblaj nur dank’ al la uzado de la profesiaj mekanikaj iloj de la prezidanto - Josh Degen; post la formala aprobo en 2019 de la Ĉefrabeno de Pollando - Michael Schudrich. BCRF kunordigis la renovigon de la monumento starigita omaĝe al la viktimoj de la pogromo en 1906 kaj de du murdoakcioj en 1905. En la jaro 2022 la organizaĵo elfosis pli ol 120 tomboŝtonojn, kiuj estis kaŝitaj en la neuzata tereno de teromonteto de la tombejo Bagnówka. En 2023 BCRF savis pliajn 20 tomboŝtonojn (inter ili unu ortodoksan) el la teromonteto troviĝanta proksime al la Operejo en Bjalistoko. La retrovitaj tomboŝtonoj venas el la iama „rabena” tombejo.
![]()
La projekto kunfinancita de la Asocio Żydowski Instytut Historyczny w Polsce (La Juda Historia Instituto en Pollando).
La partnero de la projekto estas Bialystok Cemetery Restoration Fund.













