La ĉefa enhavo de la paĝo.

Implikiĝo - aŭtora renkontiĝo

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

La Centro Ludoviko Zamenhof, Fondumo de la Universitato en Bjalistoko kaj la Eldonejo FORMA invitas al renkontiĝo kun Agnieszka Masłowiecka, aŭtorino de la libro „Implikiĝo”.

 

Aŭtora renkontiĝo,
17.04.2015 (vendredo) je 18.00,
Gasto: Agnieszka Masłowiecka,
Gvidos: Krzysztof Gedroyć.

Implikiĝo

Kvantuma implikiĝo, kies ideo estas la akso de la libro, estas neordinara teorio, kiu sugestas, ke tempopasado estas iluzio. Eĉ pli – la tempo pasas nur tiak, kiam ni ekzistas en certa universo. Laŭ la perspektivo de la loĝantoj de aliaj universoj, nia tempo staras senmove. Ĉi tiu koncepto de pluraj mondoj kaj tempoj, kiuj iras laŭ diversaj manieroj (kaj foje en diversajn direktojn), estas por la Aŭtorino bonega kialo por ŝpini historiojn pri implikitaj sortoj de la roluloj baraktantaj kontraŭ sia historio, perdo, senco-sento, amo kaj morto, kaj antaŭ ĉio kontraŭ la paradokso de memoro, kiun la tempo kapablas viŝi samkiel viŝgumo forigas spurojn de krajono.

 Agnieszka Masłowiecka

(nask. en 1976 en Bjalistoko) verkistino, aŭtorino de romanoj, rakontoj kaj etaj teatraj verkoj. Laŭeduke ŝi estas psikologo, psikoterapiisto, persona trejnisto. Adjunkto en la fakultato de Pedagogiko kaj Psikologio de la Universitato en Bjalistoko.

Krzysztof Gedroyć

(nask. en 1953 r. en Bjalistoko) estas verkisto, aŭtoro de romanoj, rakontoj, poemoj kaj gazetaj artikoloj. Kunfondinto de Interfaka Krea-Esplora Centro „Pracownia” en Olŝtino en 1977. En la jaroj 1989-1997 li estis direktoro kaj arta ĉefo de la Olŝtina Pantomimo. Ekde 1989 – lekciisto en la Teatra Altlernejo A. Zelwerowicz en Varsovio, en la jaroj 1999-2002 – vicfakultatestro de la Fakultato de Pupa Arto.

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo

    Renkontiĝo

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo

    Renkontiĝo

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo

    Renkontiĝo

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo

    Renkontiĝo

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo

    Renkontiĝo

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo

    Renkontiĝo

  • Pligrandigu la foton Renkontiĝo

    Renkontiĝo