Ĉu vi iam vidis kiel kreskas fazeolo, kiel ĝermo ŝanĝiĝas en maturan planton? Ĉu vi scias kiamaniere plantoj „nutras sin” per la suno? Se ne, vi havas la okazon pli bone ekkoni la naturon, kiu nin ĉirkaŭas. Ni invitas infanojn kaj plenkreskulojn al familia festo okaze de la Infantago.
Tiun tagon en CLZ vi ekkonos plantojn troveblajn en arbaro kaj en urbo, vi ekscios kiajn kuracajn kvalitojn havas herboj. Vi povos fari naturajn eksperimentojn kun helpo de fakuloj!
La verdon supren
/familia festo okaze de la Infantago
31.05.2015 (dimanĉo) je la horoj 10.00-16.00
senpaga eniro
PROGRAMO
1a Natura Laboratorio
La partoprenantoj de la kurso ludos la rolojn de sciencistoj. Ili estos ekipitaj je laboratoriaj iloj, inter alie mikroskopoj, lupeoj, reakciantoj kaj kiteloj. Kune ni faros simplajn eksperimentojn, danke al kiuj ni malkaŝos sekretojn de la naturo.
Tempo: ĉ. 60 min
Limigita nombro de la lokoj – aliĝoj eblas ĉe la telefonnumero: 85 6767367
Atentu: infanoj en la kurso devas labori kune kun gepatroj/prizorgantoj!
10.00 Interesaj Semoj
Vi ekkonos la procezon de ĝermado, eligado de sprosoj, formiĝadon de la planto. Ĉiu vidos, tuŝoj, aŭ eĉ gustumos certajn semojn. Kune ni pripensos kiel diferencas semoj de la plantoj, kiaj kondiĉoj estas necesaj por ke ili ĝermu, kaj sekve – ke ili plukresku kiel plantoj.
Aĝo de la partoprenantoj: 4-7 jaroj
11.30 Aromaj Herboj
Dum la kurso ni ekkonos kvalitojn kaj uzeblojn de herboj. Ni ekscios kiel gustas kaj aspektas ili sub mikroskopo. Ni ekscios, ke en multaj kazoj la plantojn eblas rekoni ne laŭ aspekto, sed ekzemple laŭ odoro. Fine ni kune plantos herban ĝardeneton.
Aĝo de la partoprenantoj: 7-10 jaroj
13.00 Humo – delikata surfaco
Humo, akvo kaj lumo – danke al ili arbaro iĝas verda, cerealoj kreskas kaj floroj iĝas multkoloraj. Sub rigardo de la fakuloj ni vidos kiuj specoj de humoj ekzistas. La heroo de la kurso estos lumbriko – unu el la plej interesaj loĝantoj de la humo.
Aĝo de la partoprenantoj: 7-10 jaroj
II Floroj kun historio – historia-natura promenado
11h00 kaj 13h00 – kolektiĝoj sur la korto de CLZ
Tempo: 60 min
Aĝo: sen limigoj
Limigita nombro de la lokoj
Aliĝoj por la promenado eblas ĉe la telefonnumero 85 67 67 367 aŭ rekte en CLZ
La Malnova Parko de Bjalistoko, ĉirkaŭanta la Dramteatron, servas al la loĝantaro de la urbo de 118 jaroj! Sed kion ja ni scias pri ĝi? Ĝi estis „silenta atestanto” de la plej gravaj eventoj de la 19a kaj 20a jarcentoj. Dum la tempokuro ŝanĝiĝis ĝiaj formo kaj aspekto. Iam oni povis vidi ĉi tie ekzotikan agavon, trinki kafon en la kafejo “Raj” (Paradizo). Nuntempe dum varmegaj tagoj ni povas malvarmigi la piedojn en fontano aŭ ripozi en la ombro de la “Komponaĵo”. La historia-natura promenado organizata de CLZ estas tempo-vagado, ludo ligita kun ekkonado de la historio kaj naturaj allogaĵoj de la parko, la teatro kaj la plej proksima ĉirkaŭaĵo. Ni invitas familiojn kun infanoj, amikarojn kaj individuajn personojn!
Atentu! ĉiu partoprenanto ricevos la Insignon de Promenanto!
Informoj pri la Mediateko de CLZ
Terase-ĝardene
Se ludado en la Natura Laboratorio ne sufiĉas al vi, aŭ vi ne sukcesis aliĝi al la kursoj, venu sur la terason de CLZ, kie ni kune kreos ĝardeneton. Je via dispono estos florpotoj, semoj, plantotaĵoj, gantoj, fosiloj kaj akviloj… do ĉio, kion bezonas vera ĝardenisto. Instruisto de CLZ sciigos al vi ĉion pri plantado kaj zorgado pri la plantoj.