La ĉefa enhavo de la paĝo.

Centra Turniro de Memorludo p. 6

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

memoro por memoro
1an de junio 2015 (lundo)
09.00-11.00 – fino de la ludado en la kategorio lerneja
11.00-16.00 – ludado en la kategorio malferma
senpaga eniro

Memorludo estas unu el la plej konataj logikaj ludoj en la mondo. Pro simpla formo kaj diversa uzeblo, ĝi estas konata sub diversaj nomoj en ĉiuj kontinentoj. Ni preparis por vi tegoletojn de la memorludo kun subskriboj en Esperanto kaj kun simboloj de nia regiono, kiuj konsistigas la multkulturan mozaikon de Podlaĥio.

La 1an de junio, kadre de la Centra Turniro de Memorludo, vi povos ludi per tradiciaj tegoletoj, tegoloj en la formato XXL kaj en plurmedia versio. Kroma allogaĵo estos la ebleco fari proprajn tegoletojn de la memorludo, kiujn poste oni povos preni kun si hejmen!

La ĉi-jara konkursado okazos en du kategorioj: lerneja kaj malferma.

Lerneja kategorio:

1a etapo – la instruisto de CLZ gvidos ludon en via klaso, kaj la plej bonaj Ludantoj estos invititaj al la dua etapo de la Turniro. Telefonu kaj partoprenigu vian klason!

2a etapo – la 1an de junio je la horoj 9.00-11.00 en la Centro Ludoviko Zamenhof okazos CTdM, kiun partoprenos la plej bonaj Ludantoj gajnintaj en la 1a etapo. Ni invitas tutajn klasojn, ni bonvenigas ilin instige subteni siajn Ludantojn!

Malferma kategorio: por ĉiuj dezirantoj, por grupoj kaj individuaj personoj!

Ni invitas ĉiujn, kiuj deziras, en ĉiu aĝo, elprovi siajn kapablojn en la memorludo. Aĝo, sekso, sportaj kapabloj – ne influas Vian ŝancon en la ludo! Plej gravaj estas bona memorkapablo kaj engaĝiĝo. Okaze de la Internacia Tago de Infano kolektu viajn amikojn, familianojn aŭ klason kaj venu al CLZ.

Atentu: ĉiu partoprenanto de la ludo en la malferma kategorio ricevos donacon!