La ĉefa enhavo de la paĝo.

Laŭ la fluo de Narew

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik
11.06.2015 (ĵaŭdo) je 18.00
Gvidos Piotr Brysacz

Eldoninto de la albumo – la Fondaĵo Sąsiedzi kaj la Centro Ludoviko Zamenhof invitas al aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik, kiu rakontos pri vagado laŭ la bordoj de la rivero Narew.

„Antaŭ vi troviĝas albumo pri pola, kaj samtempe podlaĥia Amazonio, fare de jam fama aŭtoro kaj ega pasiulo. Jerzy Samusik invitas nin vagadi laŭ la fluo de Narew, kiu estas rivero belega kaj trankvila. Plej bone estus fari ĉi vojaĝon en 20 tagoj, ĉar tiom da ĉapitroj estas, kaj poste ankoraŭ ripozi unu tagon, kio sume donas tri semajnojn. Tiam oni povus tralegi kun pripenso, trankvile, la tekston riĉan je priskriboj de eventoj, je datoj kaj nomoj, satĝojigi la okulojn per fotoj ekiri al sia propra esplorado, malkovrado de la belego, renkontiĝoj kun homoj, inter alie kun tiuj, kiujn mencias la folioj de la albumo. Kaj se ne sufiĉos tempo, oni povos alvenadi por unutagaj ekskursoj al sekvaj lokoj ekde Bondary (la lago Siemianówka) ĝis Zegrze kaj Serock.”
Adam Czesław Dobroński

Jerzy Samusik

doktoro de medicino, kuracisto, verkisto, vojaĝanto, aŭtoro de vojaĝ-libroj (Bildoj el Libio, Vojaĝo al Nordkapp, Ĉe himalajaj itineroj, En la ombro de Everesto, Tra sabloj kaj ĝangaloj, Kun dorsosako tra Barato kaj dekkelko da aliaj) ĉi-foje prenas la leganton en vojaĝon laŭ la fluo de Narew, kiu komenciĝas ĉe ĝia fonto, kaj finiĝas ĉe la lago Zegrzyński.

Piotr Brysacz

finstudinto de pollingvistiko en la Varsovia Universitato, ĵurnalisto, redaktisto, eldonisto. Aŭtoro de la libroj „Rigardante al la Oriento. Spaco. Homo. Mistikismo” (2013) kaj (kune kun Andrzej Kalinowski) „Podlaĥio. La plej belaj lokoj. Vagadoj de Wiktor Wołkow” (2014). Finalisto de la Premio Barbara N. Łopieńska por la plej bona intervjuo (2014). De 2010 li kunlaboras kun la bjalistoka Fondaĵo Sąsiedzi, kiu – krom eldona agado – organizas inter alie la Libro-Foiron en Bjalistoko.

Partnero:

Galerio

  • Pligrandigu la foton Plakato

    Plakato

  • Pligrandigu la foton Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

    Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

  • Pligrandigu la foton Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

    Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

  • Pligrandigu la foton Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

    Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

  • Pligrandigu la foton Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

    Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

  • Pligrandigu la foton Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

    Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

  • Pligrandigu la foton Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

    Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

  • Pligrandigu la foton Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik

    Aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik