La ĉefa enhavo de la paĝo.

CLZ

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

La Centro Ludoviko Zamenhof estas urba kultur-institucio establita en Bjalistoko en Pollando laŭ la propono de urbestro de Bjalistoko, okaze de UK 2009. La 21-an de julio 2009 okazis oficiala malfermo de la Centro por la loĝantaro de Bjalistoko. Komence la Centro Ludoviko Zamenhof funkciis kiel sekcio de Bjalistoka Kulturcentro, kaj de januaro 2011 estas ĝi memstara kulturejo.

La Centro proponas al siaj vizitantoj la konstantan ekspozicion Bjalistoko de juna Zamenhof kaj diversajn portempajn ekspoziciojn, koncertojn, filmoprezentojn, teatrajn spektaklojn. En ĝi estas regule organizataj diskutoj, prelegoj kaj literaturaj prezentoj.

La Centro Ludoviko Zamenhof organizas aron da edukaj metiejoj por infanoj kaj gejunuloj, enkondukas modernajn soci-edukajn projektojn kiel Viva Biblioteko kaj teren-ludo Ekkonu Bjalistokon.

 

CLZ building - vido de la korto
Ludwik Zamenhof Centre - vido de la korto