Judaj tomboŝtonoj dekoritaj per simboloj kaj skribaĵoj portas informojn pri la vivo de konkretaj homoj, familioj, tutaj ŝtetloj. Kiom da tiaj ŝtonoj estis antaŭ la milito en 1200 judaj tombejoj – hodiaŭ estas malfacile kalkuli. Eble kelkcent mil, eble kelkaj milionoj. Pli ol 400 judaj tombejoj ĉesis ekzisti. Ili estis uzitaj por loĝkvartaloj, sportludejoj, rubejoj aŭ sablo fosejoj.
16a de aŭgusto - 25a de oktobro 2020