Informoj
Ni parolu pri judismo 2
„Ni parolu pri judismo” estas serio de renkontiĝoj kun Szoszana kaj Symcha Keller, kiuj celas transdoni bazajn informojn pri judismo.
Historiaj promenadoj: Judaj artistoj de Bjalistoko, partoj 1 kaj 2
En Bjalistoko de multaj jarcentoj grava kulturokrea komunumo estis la judoj. Tio estas tute komprenebla, se ni prenos en konsideron la fakton, ke ili konsistigis signifan plejmulton de la urbanaro.
Ili estas multaj nenie. Rememorigado pri la polaj judoj en la urba spaco
Murpentraĵoj pri la juda temaro, kiujn ni prezentas en „Ili estas multaj nenie” estas la provo plenigi la spacon de judoj, ne plu ĉeestantaj en la pola pejzaĝo – la provo memorigi pri ilia multjarcenta ĉeesto, kaj samtempe la moderna formo de arta esprimo en la urba spaco. En dekkelkaj kelkaj temaj fakoj la ekspozicio fokusiĝas pri la pola-juda historio.
Przemysław PRAKTIS Sieńko: Amuzistoj
La ekspozicio de Przemysław PRAKTIS Sieńko tuŝas la temon de la kuranta mondo kaj la roloj, kiujn ni ludas en ĝi. En la amaso da vizaĝoj li distingas ŝajne gajajn, ridigajn amuzistojn, kiuj kvietigas streĉon. La artisto serĉas pli profunde kaj starigas la demandojn pri aŭtentikeco, timo je taksado aŭ fuĝo el la realeco.