Informoj
Kiel verki por egaleco?
Se vi volas ekscii kiel utiligi amasinformilojn por kontraŭstari diskriminacion, kiel aktivigi lokajn komunumojn kaj eki kunlaboradon kun Amnesty International, ni bonvenigas partoprenon.
Laŭ la fluo de Narew
Eldoninto de la albumo – la Fondaĵo Sąsiedzi kaj la Centro Ludoviko Zamenhof invitas al aŭtora renkontiĝo kun Jerzy Samusik, kiu rakontos pri vagado laŭ la bordoj de la rivero Narew.
ni disponigas nin parto 2
La Centro Ludoviko Zamenhof invitas laboristojn de podlaĥiaj kultur-institucioj al trejnado pri alireblo de ciferecaj informoj, interretaj portaloj, dokumentoj kaj plurmediaj ciferecaĵoj, internacia normo WCAG 2.0 kaj kreado de alireblaj elektronikaj enhavoj.
Centra Turniro de Memorludo p. 6
Memorludo estas unu el la plej konataj logikaj ludoj en la mondo. Pro simpla formo kaj diversa uzeblo, ĝi estas konata sub diversaj nomoj en ĉiuj kontinentoj.
La verdon supren! - familia festo okaze de la Infantago
Ĉu vi iam vidis kiel kreskas fazeolo, kiel ĝermo ŝanĝiĝas en maturan planton? Ĉu vi scias kiamaniere plantoj „nutras sin” per la suno? Se ne, vi havas la okazon pli bone ekkoni la naturon, kiu nin ĉirkaŭas. Ni invitas infanojn kaj plenkreskulojn al familia festo okaze de la Infantago.
Paĝo: 50/55